Enkomputiligis Don HARLOW |
Foje pri knabin' portreto ravis koron de poeto kaj li fuĝi vane penis, ŝia ĉarmo lin katenis. Forgesante do pri l' mondo kiel vera vagabondo al edena Italio flirtis li per ― fantazio. Kavalir' de l' ama revo kun sopir' pri sia Evo ― tre ridinde, tamen vere ― sonĝojn teksis plenespere. Dum lin logis okulparo, tre mistera kiel maro, lia koro batis milde ŝian nomon: "Tilde! ... Tilde!" "Tiun ridon, tiun ĉarmon, sorĉan ravon, koran varmon, ĉi belecon de anĝelo por mi kreis la ĉielo!" Sed, ho ve! post tiu krio lin el land' de l' fantazio puŝis el ĉiel sur teron kis', donita sur ― paperon. |