Enkomputiligis Don HARLOW

Kun vizo kaj valizo

de Julio BAGHY

#42 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Kun vizo kaj valizo
vojaĝis al Parizo
knabin' el Varsovi'.
Vojaĝis mi kun ŝi.

Obstino de l' knabino
jam ĉe la pola limo
forlasis dece ŝin.
Ni ridis ĝis Berlin'.

Dumvoje, ho tre ĝoje,
ŝvitadis mi plurfoje
sub ŝarĝo de l' valiz'
helpante ĝis Pariz'.

Kaj tie tradicie
ŝi dankis min gracie:
"Ĉarmulo estas vi,
ĉar ― mulo estas vi."