Enkomputiligis Don HARLOW |
Kokcinelo, kokcinelo, skarabeto de l' ĉielo, onidir' pri vi raportas, amajn pensojn vi disportas. Flustru al mi kies amo sendis vin al mia mano? Ĉar poeton centoj amas, lia kor' por centoj flamas. Kokcinelo, kokcinelo, skarabeto de l' ĉielo, ho, reflugu, al ŝi diru, al poet' ŝi ne sopiru, ĉar li estas vagabonda, por li nigra, bruna, blonda nur momente estas gemo, poste iĝas nur ― verstemo. Kokcinelo, kokcinelo, skarabeto de l' ĉielo, mi mensogis (nun mi sentas), mia koro kison sendas, dankan kison pro memor, larman kison al la foro ... Kiu ajn vin sendis al mi, Dio donu benon al ŝi. |