Enkomputiligis Don HARLOW

Por kio vivas la poeto?

de Julio BAGHY

#48 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Por kio vivas la poeto?
Prikanti mondon de l' anim',
Li eĥas trilon de birdeto
en vivarbar' por ravi nin.
Sed dum flagrad' de venĝoardo,
sub sabrotint', kanona bru'
en li mutiĝas tuj la bardo,
rifuĝas li, ne kantas plu.

Li kaŝas sin kun korotremo
simile en tempest' al bird'.
Priploras arde lia ĝemo
barakton sangan de la virt'.
Seneĥe en la uragano
al sia kredo kun fidel'
li tamen kantas pri l' homamo,
atendas sunon de l' ĉiel'.

Sed se la sango lin inspiras,
li grakas ― ve! ― kun korvokri'.
La kompatinda nur deliras
pro febraj bildoj de l' vizi'.
Dum lia kanto la sangfonto
fariĝas larĝa sangriver',
leviĝas el kadavroj monto,
mortveas tero pro sufer'.

Post hor' freneza pasos febro,
paciĝos mond', fordormos ard',
sed li ĉiame kun funebro
priploros morton de la bard',
ĉar liaj kantoj ne plu sonos
karese el la korprofund';
ĉar ĉiu kanto ja fantomos
stigmita de kormurda vund'.

Poetofratoj, kantobirdoj
en denso de la vivarbar',
ni himnu nur pri koraj virtoj,
pri pac' mirakla por homar'.
De venĝinspira sanga reto
rifuĝu ni kaj restu for!
Por kio vivas la poeto?
Por semi amon en la kor'.