Enkomputiligis Don HARLOW

Pasas pavo

de Julio BAGHY

#49 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Pasas pavo;
marŝas ravo,
iluzie sorĉas ...
Magdaleno,
dum promeno
vi admiron forĝas.
Kantas pavo;
fuĝas ravo,
iluzio mortas ...
Magdaleno,
per kantemo
vi orelojn tordas.
Ava pravo:
pava ravo
nur por vido belas;
Magdaleno,
la kantemo
admirantojn pelas.