Enkomputiligis Don HARLOW

Mi kaj la nokto maja

de Julio BAGHY

#50 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Mi kaj la nokto maja
atendas ĉe la pord'.
En koro june gaja,
vibretas ĉiu kord'.
Gitaron mi ne havas,
nur liron de l' poet',
sed vin la kanto ravas
per vortmuzika pet'.

La luno lumas sorĉe
kaj ĉirpas gaja gril',
lampiroj ludas torĉe
per paroserĉa bril'.
Babilas la zefiro
kaj klaĉas la silent',
la freŝa maja spiro
forblovas zorgojn cent.

Mi kaj la nokto maja
atendas, vokas vin.
Kun koro, june gaja,
rapidu do, knabin'!
Nenion mi proponos,
nenion timu vi;
la maja nokto donos
ideon tuj al ni.