Enkomputiligis Don HARLOW

Post himnoflugo la orgen' silentas

de Julio BAGHY

#51 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Post himnhoflugo la orgen' silentas,
sed koraj kordoj vibras plu solene ...
Pri vojkomenco rememor' legendas,
espero pri l' estonto regas plene.
Post jara drivo por ripoz', rigardo
jen nia ŝip' atingis novan bordon.
Okuloj brilas, flirtas la standardo,
kun Nova Sent' ni petas novan forton:

Ho, Amo, vin ni vokas al la koro.
Nin superombru via bena graco
dum inspiritaj horoj de l' laboro,
dum la semad' de l' intergenta paco!
Sub sunkareso la semaĵo ĝermas ...
Vi, nia sun', karesu koran humon!
La varmon ni en ni dankplene fermas
por havi fruktojn: Belon, Bonon, Lumon.

Post halt' momenta kaj labor' finita
ekiru nia ŝip' al nova bordo!
Tra ondoj, super rifoj saĝo spita
direktu ĝin al certa bona sorto.
Okuloj brilu, flirtu la standardo,
favora vento ŝvelu ĝian velon,
instigu nin konstante kora ardo:
gefratoj, ni atingos nian celon!