Enkomputiligis Don HARLOW

Eĉ sen groŝo

de Julio BAGHY

#51 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Eĉ sen groŝo
en la poŝo,
sen muzik' pasia,
eĉ sen vino,
sen knabino
estas mi ebria.

La humoro
kiel oro
tintas, dancas, brilas;
koraj kordoj
en akordoj
violone trilas.

Revovino
de la sino
ĝis la kapo kuras,
min karese
multpromese
feinetoj lulas.
For la spleno ...
Dolĉa sveno
min forgesi igas
pri la ĝemoj,
teraj ĉenoj,
ŝajno min vivigas.

Dank' al Dio
Pro ebrio
mi la mondon perdas.
En oazo
de l' ekstazo
sonĝomondo verdas.

Mondo sorĉa,
vivo dolĉa,
mia koro ridas,
ĉar en via
sfero dia
homon mi ne vidas.
Bone estus,
se mi restus
sub la pov magia
kaj tra l' valoj
de ŝakaloj
migrus mi ebria.