Enkomputiligis Don HARLOW

Mi havis nur sep jarojn

de Julio BAGHY

#53 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Mi havis nur sep jarojn,
Katinjo havis ses,
je kisopeto tamen
ŝi flustris al mi: jes.

Dum "paĉjo-panjo" ludo
sur la herbeja pluŝ'
ĝojigis min tre dolĉe
la tikla kisa tuŝ'.

Sed! – ve! – subite venis
kruele la surpriz':
forpelis patra vergo
min el la paradiz'.

De tiam pasis jaroj,
precize tridekses
kaj ofte mi fariĝis
viktim' de ama jes'.

Ĝi estas, mi jam scias,
diabla loga pen',
post kiu ĉiam sekvas
forpelo el eden'.

Iam kompreni vergon
tro juna estis mi,
por sekvi nun instruon
tro maljuniĝis mi.