Enkomputiligis Don HARLOW |
Radioj ludas sur la bordo ... Ho, kara, kuru kun mi for do el ombra nest' al brila blu' en suna varmo flirti plu! Miloble eĥas rido nia, ĉar majan himnon trilas ni ja. Agordas kordojn kisa am': la kantrikolto venis jam. Printempa sent' en suna vindo al korlulilo vokas nin do kaj dolĉe flustras la promes': post spita ne la ama jes. Sopir' la lipojn igas kisi, en kisobrul' forgesi pri si kaj dronas en ekstaza ced' protesta vort': la pruda sed. La suna bril' atendas, vidu! Amata venu, vivu ni du en kisa varmo de l' aŭror' ĝis la printempo pasis for! |