Enkomputiligis Don HARLOW

Koron tuŝis sorĉo de memor'

de Julio BAGHY

#55 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Koron tuŝis sorĉo de memor',
amsopiron spiras nokta hor',
eĥas voĉo kun flustro deklara:
vin mi amas; amu min, vi kara!

Kaj petole ŝvebas la sekret',
loge vokas vin la kora pet',
buŝ' soifas al kiso nektara;
vin mi amas; amu min, vi kara!