Enkomputiligis Don HARLOW

Dio havas supre mil kaj mil anĝelojn

de Julio BAGHY

#56 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Dio havas supre mil kaj mil anĝelojn;
ili ekbruligas miliardajn stelojn.
Onidire inter ili mankas – ino,
ĉar anĝelo en ĉielo estas – viro.

Dio sciis, en ĉielo mankus paco,
ĉar virino skandalemas ja sen laco;
jen kialo de sufero sur la Tero;
la virino estas sojlo de l' infero.

Sed ĉielo inferiĝus sen virinoj,
por mi tede estus vivi inter – viroj;
la inferon al mi donu juĝo dia,
en ĉielo loĝu – kritikisto mia.