Enkomputiligis Don HARLOW |
Noktomeze en nigra denso flagras meĉo la libera penso. Monstrajn ombrojn ĝia lumo skizas, en anim' la ombroj dubon ĉizas; kredo svenas, la laboro lacas, tutan mondon la frenez' minacas kaj la Homo sub la kruco peza ŝvitas sangon en la hor' noktmeza. Fora fajro matenruĝe flamas, stultaj kokoj pri l' aŭror' aklamas, sed la frupurpuro estas trompa ... Nur la Mezepok' el fundo tomba venis por fantomi, tenti, logi, rajton al la Viv' por si arogi kaj noktmeze kun tagiĝheleco brulas sur ŝtipar' la Egaleco. Historia dramo nun revenas: sur Golgoto la viktimo svenas, mortverdikton la sklavestroj urĝas, blinakj sklavoj mokas, kraĉas, skurĝas, hurlas hordo, kanajlar' de stratoj ... Dum la manojn lavas mil Pilato-j, venkas la uzurpa vandaleco, krucumite sangas la Frateco. Al la ĉar' de l' Mezepoka Kulto jungas sin la malsatanta stulto: la mizero grasan oston lekas, glore krimas, vendas sin kaj blekas, la devizojn vestas uniforme, ĉenojn forĝas, hejmojn rompas ŝtorme, himnas pri la moda festospeco dum la enterig' de l' Libereco. Noktomezeo ... La tagiĝ' malfruas ... Vento de furioj siblas, bruas, tordas meĉon de l' libera penso; ĉio dronas en la nigra denso ... kaj egale por la sklava sfero, kion naskos la ĥaos-utero. Nur ĉe tomb' atendas celperdintoj reviviĝon de la tri mortintoj. |