Enkomputiligis Don HARLOW |
Verda Stelo sur la brusto iom palas pro la rusto. Mi ne estas purigisto; estas mi esperantisto. Kuŝas ie sub tegmento "Netuŝebla Fundamento". Tuŝu ĝin nur la Mefisto; estas mi esperantisto. Polvkovrite sur bretaro putras mia SAT-vortaro. Tedas min la vorto-listo; estas mi esperantisto. Gramatikon mi ne konas kaj gazeton ne abonas ... Librojn legu la verkisto; estas mi esperantisto. Mi parolas kun rapido: "Bonan tagon! Ĝis revido!" Ĝi sufiĉas por ekzisto; estas mi esperantisto. Pionirojn mi kritikas, la gvidantojn dorne pikas kaj konspiras kun persisto; estas mi esperantisto. Por la venko mi esperas, sed nenion mi oferas. Mi ne estas ja bankisto; estas mi esperantisto. Se baraktas en la krizo, la movado, organizo helpas mi nur per rezisto; estas mi esperantisto. Flugas per facila vento el la buŝo Nova Sento. Ĝi sufiĉas por sofisto; estas mi esperantisto. Post la mort' ĉe tombo mia staros "rondo familia", nekrologos ĵurnalisto: estis li esperantisto. |