Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉar konas mi la vanan amon

de Julio BAGHY

#60 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Ĉar konas mi la vanan amon,
la korcindrigan sentoflamon,
mi povas ne nur amon doni,
sed eĉ kompreni kaj pardoni.

Ĉar konas mi la malesperon,
ideprofitan falsan veron,
mi povas ne nur prilamenti,
sed pro l' kredemo kore penti.

Ĉar konas mi la ŝajn-amikon,
maskitan venĝon kaj intrigon,
mi povas ne nur arde boli,
sed vindi vundon kaj konsoli.

Ĉar konas mi la vanan lukton,
celperdan venkon, verman frukton,
mi povas ne nur stulte spiti,
sed eĉ pri mi satire ridi.