Enkomputiligis Don HARLOW

Kavaliroj de l' Tutmonda Paco

de Julio BAGHY

#61 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Kavaliroj de l' Tutmonda Paco,
kun kora soleno salutas mi vin!
Superombru vin transtera graco
en nobla labor' de komenco ĝis fin'!
Vana preĝo de l' senpatraj buŝoj,
vidvina funebro, patrina dolor',
muta veo el sub tombaj pluŝoj
de fratoj murditaj nun ŝvebas al kor' ...
Ho, aŭskultu la martiran psalmon!
Tre orfe ĝi ploras en bruo de l' mond'.
Ĝi inspiru vin por planti palmon
de l' Paco Tutmonda kaj bela estont'!

Kavaliroj de l' Tutmonda Paco,
jam nun fantomadas la nova milit':
antaŭ pacaj sojloj la minaco
jen skuas la pugnojn kun venĝo kaj spit'.
Por kanonoj la patrinoj naskas
kaj oni edukas la filojn por Mort',
nun ankoraŭ la malic' sin maskas,
sed baldaŭ la Vivon sufokos perfort',
Monstraj manoj kirlas la vivmaron,
preparas abismojn sub la ondokrest';
fora fulm' avertas la Homaron
pri nova tajfuno, pri sanga tempest'.