Enkomputiligis Don HARLOW

Memoro pri l' Pariz-a Majo

de Julio BAGHY

#62 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Memoro pri l' Pariz-a Majo
sin ŝtelis al mi tra l' silent'.
La pulsa bru' ĉe Sajna-kajo
min dolĉe lulas por moment'.
Bulvardoj de la metropolo:
vivplena gaja labirint'
kaj vigla ĉarmo de l' popolo
min logas al si el pasint' ...

En rond' amika mi denove
forgesas pri la vivdolor':
ĉe stratangulo gajatone
muziko sonas, kantas ĥor'.
Al la diablo pruda deco!
Nun ŝaŭmas gajo de la sin'.
en vejnoj bolas la juneco
pro dolĉe fajra franca vin' ...

Petole flustras kanto venta
pri maja kiso de Pariz';
en mia ĉambro subtegmenta
enestas mem la paradiz'.
Edenon sur la ter' promesas
mantuŝo silka kun humil',
veluraj lipoj min karesas.
ĉiele ridas kora bril' ...

Amata urbo, ho Parizo,
amika rondo, franca vin'
kaj subtegmenta paradizo,
neniam mi forgesos vin.
Kaj ĉiufoje, se la Majo
teksados revojn en anim',
vagados mi ĉe Sajna-kajo,
Parizo, admirante vin.