Enkomputiligis Don HARLOW

Ne koleru, kara

de Julio BAGHY

#63 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Ne koleru, kara,
se mi vagabondas!
Kiel akvo mara
miaj sentoj ondas.
Min inspira tajdo
levas kaj mallevas,
la Pegazo-rajdo
pri libero revas
kaj mi migri devas ...

Sed kiel la maro
sin retiras pace,
mia sento-maro
kvietiĝas lace.
Haltos la Pegazo,
se inspiro svenos;
Muzoj de l' Parnaso
min plu ne katenos
kaj mi tuj revenos ...