Enkomputiligis Don HARLOW

Patra lingvo, patrolando

de Julio BAGHY

#64 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Patra lingvo, patrolando,
mi amegas arde vin
Tuta tero, Esperanto,
vin mi tenas en la sin'.
Al unuaj min katenas
patriota fila dev';
al du lastaj min alĉenas
la ideo, homa rev'.

En la amo dividita
regas nobla harmoni';
fila devo, revo spita
kune vivas sen envi',
ĉar popolo, eĉ plej eta,
estas filo de l' homar'
kaj ĝi devas vivi preta
por labori kun fratar'.

Landojn, lingvojn mi estimas,
celas al tutmonda pac',
sed defendi mi ne timas
miajn proprajn dum minac';
ĉar la Ŝipo de l' nacio
estas lingvo kaj la land',
ilin gardu la konscio,
gvidu for de rifa rand'.

Patra lingvo, patrolando,
vi amataj de l' anim',
la batal' por Esperanto
konatigas vin post lim'.
Patra lingvo, vin ĝi gardas
kontraŭ drono kaj kunfand',
en instruo ĝia ardas
la, defend' por patroland'.

Tiel amo dividita
unuiĝas en la cel';
sankta estas lukto spita
sub la signo "Verda Stel'".
Frato, sciu, nia flago
kaj obstina propagand'
estas paca fila ago
por nacio, patroland'.