Enkomputiligis Don HARLOW

Ludas la cigano

de Julio BAGHY

#65 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Ludas la cigano:
violono ploras.
Pri l' pasinta amo
koro rememoras ...
El animprofundo
ĝemas for la kanto
kaj el ĉiu vundo
ree gutas sango ...
Ludu, hej, cigano,
larmojn ne atentu!
Pri l' korŝira dramo
kordoj plore plendu!
Koro iam svenas,
falos mi survoje
kaj ne plu revenos,
kio pasis foje ...