Enkomputiligis Don HARLOW

Vinon, vinon!

de Julio BAGHY

#66 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Vinon, vinon!
Mi forgesi volas.
Hej, knabinon,
kiu min konsolas
Kison sorĉan
por korreviviĝo,
amon dolĉan
donu por feliĉo!
Jen, la vino
mian sangon vergas.
Pro l' knabino
mi doloron perdas.
Pro la kiso
koro vivon sentas.
Paradizo
min ĉe ŝi atendas.
Vanas ĉio,
jam sufiĉas ludo ...
En ebrio
tamen vivas dubo.
Al knabino
pro bonvol' mi dankas,
sed en sino
la forgeso mankas.