![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Bono Ĉu nestas ĝi en Homo? Vero Ĉu regas ĝi sur Tero? Belo Ĉu vivas sub Ĉielo? Ĉu ne estas nur dramo la Amo? Moralo ĉu ekzisti povas en batalo? Mi vidis ofte dum jardekoj, ĉemizojn ŝanĝis virtoj, pekoj. Celo Ĝi estas nur sinpelo. Kredo Por nokt' la blinda pledo. Volo Malforta velo-tolo. Rustmordita risorto la Forto. Espero en konstruo estas la mortero. Mi vidis, ofte mortis homo sub ruin' de sia domo. |