Enkomputiligis Don HARLOW

Sopirfloron plantas

de Julio BAGHY

#71 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Sopirfloron plantas,
kiu kantas
pri noblaj sentoj, korornam'
pri idealo, arda am'.
Sopirfloron plantas,
kiu kantas.

Sopirfloron rompaa,
kiu trompas
fidelan koron de l' amat'
per ruzaj vortoj, falsa flat'.
Sopirfloron rompas,
kiu trompas.