Enkomputiligis Don HARLOW

Per larmo videbla

de Julio BAGHY

#72 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Per larmo videbla
ruzadas la virin';
per larm' nevidebla
ŝi pereigas sin.

Per larmo-armilo
ruzadu pri kaj por,
sed koron sunbrilo
neniam lasu for!