Enkomputiligis Don HARLOW

"Sur la kampo for de l' mondo"

de Julio BAGHY

#75 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


"Sur la kampo for de l' mondo"
sonĝon vidis knabo juna ...
Pri l' homaro, pri l' estonto
lin inspiris revo suna
kaj ekĝermis 1a – ideo.
Li ne dubis, nur esperis,
nepensante pri l' pereo
sian vivon li oferis.

"Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,"
li ĝemis tamen en decida hor',
sed poste ĉion donis li humile
el sia kor'.

"En la mondon venis nova sento",
eĥon vekis, korojn ĝi inspiris
kaj inunde kreskis la torento;
ĝiaj ondoj milojn al si tiris.

"Tra densa mallumo briletas la celo",
sed ĝin la unuaj jam vidis,
per nobla laboro por Bono kaj Belo
la Vojon preparis kaj fidis
kaj ili ekplugis kaj semis sen laco;
miraklojn produktis la humo de l' Paco.
Ho, vi, pioniroj, mokitaj de miloj,
nun estu benataj de l' filoj.

"Forte ni staru, fratoj amataj"
por vigle gardi la flamon!
Nur Harmoni' kaj Fido vartataj
konservas kore la Amon.

"Al Vi, ho potenca senkorpa mistero",
en nuna momento solena
la koroj sin turnas por Paco sur Tero,
por Via favoro gracplena:
en luktoj, tempestoj de l' Vivo nin gardu,
ne la erarojn, la senton rigarau
kaj tenu nin firmaj kaj noblaj en Bono
por venko de l' Homo.