![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
De land' al land' mi flugas, animan agron plugas kaj semas en la koron jen ĝojon, jen doloron. Min lulis varma varto, mirigis flirta arto, la tempo distre pasis ... Sed kion ĝi postlasis? Nenion, ĉar sendube ni ĉion faris lude: vi nur mensoge iogis, mi loge nur – mensogis. |