Enkomputiligis Don HARLOW

Piedpinte paŝu sento

de Julio BAGHY

#77 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Piedpinte paŝu sento;
dormas mia amatin'.
Post la tagaj zorg' turmento
lulis ŝin la sonĝfein'.

Piedpinte paŝu sento;
frunton kisu nur la spir'
kaj ne cedu al la tento
la ardanta amsopir'.

Piedpinte paŝu sento;
ŝin ne veku kora bru'
lasu ŝin nun en silento
dolĉe dormi, sonĝi plu.

Piedpinte paŝu sento ...
Vane jam! Vi vekis ŝin.
Kion fari por pripento?
Flustras ŝi: "Ho, amu min!"