Enkomputiligis Don HARLOW

Se ridas luno gaja

de Julio BAGHY

#78 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Se ridas luno gaja,
radias suno maja,
pleniĝu via koro
de lunarĝent', sunoro.
Se Vivo manifestas,
sopirojn Ĝi sugestas,
kuraĝu sonĝi, ardi.
en revoj volon hardi
Kaj poste malavare
disĵetu ĉion are,
ĉar ĝojo de l' Feliĉo:
disipi el la riĉo.