Enkomputiligis Don HARLOW |
Mortinta haveno ... Sur ĝia kajo fabrikoj mutas armistice. Maŝinojn mordas longavice la rusta funebro en malgajo. Post putraj pordoj, sur kavaj kortoj formortis bruoj. Longkolaj gruoj kriple riproĉas al ĉielo. Sub ruba polvo, en ŝima volvo ripozas dratoj. Grasventraj ratoj nestas kaj festas en la keloj. Ho ve, la haveno en svenotena ĉeno atendas senplende en deliro ... Ho ve, la haveno en ondotondro dronas, ĝin tombo ombrumas: ftiza spiro. Mortinta haveno ... En ĝiaj domoj parioj spiras, palas, putras, per arboŝeloj nun sin nutras kaj naskas ... Ho, naskas ĉi fantomoj! Skeletaj miloj, platbrustaj filoj, virinoj stultaj, pedikoj multaj: jen la armeo de l' Laboro. Sin sklavoj klinas, en ruboj minas kaj trovas – vanon. "Ho, panon! Panon!" ĝemas sangspute la stertoroj. Ve! Ve! En haveno de l' Veo, ho, humilaj milmiloj funebre febre preĝas. Ve! Vanas la dorna ornamo, Kriste trista! Nun, orfoj, amorfa monstro reĝas. Hej uf! Do vekiĝu! ... Ek al laboro! Vin la fabrikoj jam atendas. Al la diablo, se vi plendas! Do uf! ... Vin kompatis la Sinjoro. Skeletoj svarmas kaj sin alarmas. Jen luktaj tuŝoj, jen pugnopuŝoj, sakroj. Ne estas plu amikoj! La sklavaj rotoj kun plandofrotoj trotante tretas kaj tretas ... tretas al la pordegoj de l' fabrikoj. Jen en la havenon envenas – panpeceto! El miloj lojale al Etero de Tero psalmadas la himnoj ne dankomanke: "Ho, glor' al Sinjoro pro prospero!" La kortojn plenigas armeo pala ... Ne ŝparu forton! Klinu spinon! Jen fajfo vipas la maŝinon kaj tondras remuĝe vekrio ŝtala. Terskua bruo ... Elektra fluo, vaporo saltas, neniam haltas: la Vivo mem nun rompas tombon. Maŝinoj ruktas, uf! uf! produktas por gloro homa per sputo voma: tankon, grenadon, gason, bombon. Tra stratoj tretataj per tridektri trumpetoj jubilas fanfare are miloj kaj kantas: "Ho, sankta ja estas la Laboro por festa estonto de la filoj!" |