Enkomputiligis Don HARLOW |
El sudo venis la sinjoro, en nord' naskiĝis la knabin'; babilis ili pri la koro, pri diferenca am' de l' sin'. "En sudo, sciu, ho knabino, la amo estas fajra vin', nektaro dolĉa de l' destino; ĝi lule ebriigas nin." "En nordo, sciu, ho sinjoro, la amo estas panoram'; unue pano, poste oro kaj lastavice nur la am'." Per kiso ŝin li al si premis: "Ĉu panoramo aŭ la vin'?!" Pro dolĉa sveno ŝi ekĝemis: "La panoramo – sed kun vin'." |