Enkomputiligis Don HARLOW

Sur verda kamp' en suna brilo

de Julio BAGHY

#81 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Sur verda kamp' en suna brilo
promene vagas mi sen cel';
min ravas la natur' kaj trilo
de birda bardo en ĉiel'.

Ho, birda bard' ĉe l' nubolimoj,
envias vin mi sur la ter';
vi povas kanti al animoj
pri l' birdaj sentoj en liber'.

Rigardu min, jen via frato,
migranta bardo sur la ter'
ne povas kanti l3; kia fato! l3;
pri l' homaj pensoj en liber'.

Ho, ne enviu nin, la homojn.
pro l' genifajro de la Di';
ni kreis per ĝi mil fantomojn
murdante homon mem en ni.