Enkomputiligis Don HARLOW |
Ebenaĵo monotona, al mi vi ne plaĉas. Kiel bovo, cerbo homa sur vi nur remaĉas. Certe estas vi utila en la stomakservo, sed en via viv' trankvila dormas sprito, vervo. Ho, montegoj, rokoj krutaj kaj arbara denso, maroj bruaj, lagoj mutaj servas vi por menso. Romantiko kaj mistero pulsas en vi ardo, vivokanton de la Tero vi resonas arte. La inspiro el vi fontas, ŝprucas kreospito, sur via sin' sin renkontas realec' kaj mito. Mi admiras, eĉ amegas vin, praĉarm' varia, ĉar vi donas, ne nur regas per natur' pasia. |