Enkomputiligis Don HARLOW

Denove sur la mar' ...

de Julio BAGHY

#84 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Denove sur la mar' ...
La sveda insular'
per rava rifa rand'
alloge pace mutas.
Ho, pinarbara zon'
kun fora blua fon'
de nekonata land',
mi kore vin salutas.

En la sunbrila tag'
sur masto flirtas flag'
kaj estras la silent' ...
Jen vokas nin haveno
kaj mi forgesas jam,
ke fort' de l' uragan'
en vivdanĝeroj cent
min tenis en la sveno.

Sur la Stokholm-a kaj'
popol' kun kora gaj'
kun rido en okul'
al ŝip' salute gestas.
Ho, kia ord', konkord'
atendas nin sur bord'!
Ĉar en ĉi mondangul'
cent jarojn paco nestas.

Min regas kora mir',
inspiras la sopir'
kaj fluge himna kant'
nun al vi sin direktas.
La dankon al popol'
mi flustras pro l' konsol'
kaj gloron al Svedland'
al kora sent' mi plektas.