Enkomputiligis
Don HARLOW
Nudpiede paŝas
de Julio BAGHY
#85 en la poemaro
La vagabondo kantas
(1937)
Nudpiede paŝas
la virina ĉarmo
kaj nenion kaŝas
en la dom' de l' farmo.
Kiam ĝi ekiras
festi en la urbo
Krie vi ekmiras:
"En florvaz' – kukurbo!"