Enkomputiligis Don HARLOW

Plugas, semas kamparan'

de Julio BAGHY

#86 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Plugas, semas kamparan';
kreskos greno, estos pan',
Estos pan'!
Lin favoru bona Di'
per la pluvo, aunradi'!
Per radi'.
Dibenita agrosin',
havu koron de patrin'!
De l' patrin'!
Estu riĉa bona frukt'
rekompenco por la lukt'.
Por la lukt'!

Plugis, semis kamparan';
mankas greno, mankas pan'.
Mankas pan'!
Ne sufiĉis difavor'
nek la ŝvito, nek labor'.
Nek labor'!
Vane donis Terpatrin'
nutran sukon de la sin'
El la sin'!
Manĝis musoj, mordis frost',
reston prenis for l3; impost'
La impost'!

Plugu, semu kamparan',
ŝvitu ree por la pan',
Por la pan'.
Difavor' kaj suna lum'
helpos al la bona hum'.
Al la hum'!
Terpatrino dotos vin
per rikolto por la klin'.
Por la klin'!
Vin indulgos mus' kaj frost',
ne indulgos nur impost'.
La impost'!

Vin konsolu kamparan',
miloj vivas ja sen pan'.
Eĉ sen pan'!
Miloj fastas en la lukt'
sen bonŝanco por la frukt'.
Por la frukt'!
Vanas preĝo, dia ben',
vanas peto, ŝvit' kaj pen'.
Ŝvit' kaj pen'!
En la koroj regas frost'.
karn' sekiĝas ĝis la ost'.
Ĝis la ost'!