Enkomputiligis Don HARLOW |
Hej, piedoj, lacaj du ĉevaloj, vian mastron servu kun obe', trotu vigle sen stumblad' kaj faloj sur la tempmordita vivŝose'! Via mastro, vidu, senhavulo kaj li fajfas, kantas kun kuraĝ' kaj ne plendas li ĉe ĉiu bulo pri l' stomaka grumblo por furaĝ'. Hej, piedoj, aĉaj du ĉevaloj, kial spitas vi ĉe l' vojomez'? Nur la mastro luktas kun svenfaloj. ŝarĝas vin nur lia – plumopez'. Do persistu, servu lin fidele. ne balancu kiel ebriul'! Sciu, lin pikpelas pli kruele celo, nun kaŝata en nebul'. Hej, piedoj, lacaj ĉevalaĉoj, trote tretu je la fajfomarŝ'; iam ja ŝiriĝos la – vivlaĉoj kaj ripozos vi post migra fars'. |