Enkomputiligis Don HARLOW

Mi batalis, sangis en la unua vico

de Julio BAGHY

#80 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Mi batalis, sangis en la unua vico
kaj vivforgese sturmis por la glora venk';
nun, kriplul' senhejma, tremas mi pro l' polico
kaj maĉas sekan panon sur la strata benk'.

"Ĉion por patruj'!" – postulis la reĝordono
kaj tuj mi donis ĉion sen demanda vort' ...
Kion donis vi, fiera sinjor' de l' domo,
ĵus forpelinta min de via hejma pord'?