Enkomputiligis Don HARLOW |
Andreo Cseh, amiko, frato, jam pasis jaroj dudek kvin, depost kiam la sort' aŭ Fato al ĉar' kultura jungis nin. En nia koro ardas flamo; vi pastro estas, bardo mi. Predikas vi pri l' "dia amo", mi kantas pri la "amodi"'. Sed en laboro por ideo ni migris ja sur sama voj', do decas nun dum jubileo saluti vin kun kora ĝoj'. Akceptu simple nur manprenon; fratamo estas muta sent'. En koro havas ĝi solenon sen flata vort', sen kompliment'. En mia koro vive ardas parenca am' kun harmoni'. Ĝi amikecon firme gardas kaj ĉiam fratoj restos ni. La sortfavor' kaj dia beno kirasu vin dum la labor', ne trafu sago de l' veneno la kresopiron de la kor'! Reprenu vian laborfaskon, ekipu vin per bona san' por servi pli, plenumi taskon kaj resti plu – samidean' ! |