Enkomputiligis Don HARLOW

En glas' kristala perlas vin'

de Julio BAGHY

#92 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


En glas' kristala perlas vin';
je via san' mi trinkos ĝin.
Mastrin' de l' hejmo bela,
vi restu gem' juvela!
Vivigu Dio longe vin!

En glas' kristala perlas vin';
je via san' mi trinkos ĝin.
Ho, mastro noblakora,
vi restu bonhumora!
Vivigu Dio longe vin!

En glas' kristala perlas vin':
je via san' mi trinkos gin.
Knabin' kun rido suna,
vi restu gaje juna!
Vivigu Dio longe vin!

En glas' kristala perlas vin';
je propra ŝanc' mi trinkos ĝin.
Al tia hejmo ĉarma,
al amikar' korvarma
direktu Dio ofte min!