Enkomputiligis Don HARLOW

Silentu, migra bardo

de Julio BAGHY

#93 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Silentu, migra bardo,
kaj ĵetu for la liron!
Jam vanas kora ardo.
Neglektu la inspiron!
Nun tondras jam kanonoj
kaj hurlas venĝo murda.
Ne gravas la kanzonoj
en homa mondo surda.

Ne kantu plu pri l' amo!
Neniu vin komprenas.
En la tutmonda dramo
korsentoj dormas, svenas.
Nun jam ŝakaloj blekas
kaj ŝprucas sangofonto.
Vespero nigra regas ...
Do, bonan nokton, mondo!