Enkomputiligis Don HARLOW

Por mi vi estas la plej bela

de Julio BAGHY

#95 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Por mi vi estas la plej bela
el la virinoj de la mond':
vi, en rigard' kun nokt' ĉiela
kaj sur la kap' kun suna blond'.

En vi mi havas la donacon
de l' sortdestin' kaj difavor',
en via hejm' mi trovas pacon
post batalplena panlabor'.

Manetoj viaj pelas nubon
per tuŝ' karesa de sur frunt'
kaj via voĉo lulas dubon,
balzamas vundon de l' korfund'.

Kaj kiam malesper' min ligas
kaj frostas miaj korp', anim'.
per ardaj kisoj vi varmigas.
dorlotas min ĉe via sin'.

Do kial miri, ke la amo
kun tempopas' ne mortis for
kaj spite al la dornornamo
ĝi vivas plu en mia kor'?

Kaj kial plori kaj pripenti,
akuzi, pledi nur sen fin'?
vi, kara, devas same senti,
ke, kiel mi, vi amas min.

Ne diru do, ke sort' kaj jaroj
priŝtelis nin sur vivovoj'!
Ne gravas sulkoj, grizaj haroj;
la amon hardis larma ĝoj'.

Kaj kredu, ke por l' difavoro
por nia vivo brilos sun';
ĝistombe havos ni en koro
printempon eĉ dum la aŭtun'.