![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Vi, danoj, estas bravaj, ĉarmaj, sed iom pupaj, eĉ malvarmaj . por hom', veninta el la sudo de suna varm' kaj kora nudo. En sud' la fantazi' divenas, vi klarajn vortojn miskomprenas kaj Nordo, Sudo ĉe l' renkonto zigzagas inter ŝok' kaj honto. La norda flegmo, dorma paco por sudo ŝajnas – vivminaco, ĉar sude eĉ mien' pasias; vi mutas, eĉ se sento krias. La ĉarmo de l' virino dana impresas kiel pompo vana: mirveka rozo sen odoro. Senvunda restis mia koro. Senvunda jes, sed mi meditas: ĉu senvundecon mi meritas aŭ ĉe l' danino estas normo nur esti rava roz' sen dorno? Egale ja, mi tamen dankas, ke nun en koro vundo mankas kaj povas mi trankvile dormi, ĉar estas vi sendornaj por mi. Terure! Ah! Min punas Di' pro frua juĝsever' pri vi, ĉar dum verkado de l' poem' min trafas sag' de l' petolem', Knabino ĉarma kun rozvang' grimace mokas min per – lang', Ho, pinta pika langofin', pro spontane' mi dankas vin! En mi mutigas la riproĉ' pro ŝia tikla tinta voĉ', sed ve! ĉar ĵus deklaras ŝi: "Ho, francdevena estas mi." |