Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉe vojkomenco sur la mar' de l' Vivo

de Julio BAGHY

#97 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Ĉe vojkomenco sur la mar' de l' Vivo
ni fidas al favora vent';
ne pensas ni pri ondotomb', pri rifo ...
La velojn streĉas revoj cent'.

Sed kiam la vivmaro ekribelas.
nin venĝe vipas sortkoler',
la ŝip' kun direktil' rompita velas
pelata nur de Malesper'.

Formortas revoj. Dronas kredo, fido.
Nur onda ludo regas nin.
Al ŝiporand' nin spasme kroĉas spito
ĝis rod' de – ĉiu ŝipruin'.

Ĉar tie ŝipo de l' imago sorĉa
al fabellando logas nin ...
Ni transŝipiĝas kun forgeso dolĉa
por veli ... veli, sed sen fin'.