Enkomputiligis Don HARLOW

Nokto de Majo rozon promesis

de Julio BAGHY

#99 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Nokto de Majo rozon promesis
al la ĝardeno.
Rozon de Majo froste karesis
jam la mateno.
Maja miraklo, pompo sangruĝa,
velke formortis.
Palajn petalojn vento plendmuĝa
blove forportis,
ien forportis ...

Majan miraklon de mia koro
pie mi vartis,
tamen ĝi iĝis pala memoro ...
Vane mi gardis.
Pro l' frosto velkas ĉiu maja roz',
svene al ripoz',
morte al ripoz'.