Enkomputiligis Don HARLOW

Sub kristnaska abio

de Julio BAGHY

Dediĉata al La esperantistaj grupoj.

Aparta poemo-teatraĵo en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


(Oni estingas la elektran lumon kaj iluminas la ornamitan kristnaskan abion. Kristnaska kanto: "Silenta nokt' ...")

INFANO

(iras al la pordo, malfermas ĝin kaj afable bonvenigas la Kristnaskan Maljunulon.)
Maljunul' Kristnaska, kun la blanka barbo,
vokas vin ni kore al kristnaska arbo.
Lasu la vojiron, la eksteran mondon;
por ripozi venu en la gajan rondon!

Kandeletoj brilas. Bonaj homoj festas.
En ilia koro la Bonvolo nestas.
Por honori Pacon jen ariĝis nun ni;
Maljunul' Kristnaska, venu ĝoji kun ni!

Ankaŭ vi, servisto, kara Petro Nigra,
certe vi laciĝis dum la vojo migra.
Paŝu en la ĉambron! Estu nia gasto!
La kristnaska tablo estas ne por – fasto.

MALJUNULO KRISTNASKA

(aperas ĉe la sojlo en la tradicia kostumo de Sankta Nikolao. Sur lia ŝultro estas la sako kun la donacoj, en la dekstra mano li tenas episkopan bastonon kaj en la saktenanta mano estas vergoj. Malantaŭ li aperas Nigra Petro, lia servisto. Li estas malgranda negro, portanta sakon, sed en ĝi ne estas donacoj. Ĝi estas plenŝtopita de papero preskaŭ ĝis la sakbuŝo. Super la paperamaso estas aveloj, nuksoj, paperserpentenoj, karoto, napo, karbo, bulbo, ŝercaj objektetoj. La Kristnaska Maljunulo parolas fabeltone.)
Bonaj homoj, karaj, mi salutas vin tre!
Ŝatas mi la varmon, precipe nun vintre.
Lumo de kandeloj, sento de la koroj
min logis ĉi tien el fabelaj foroj.

Pro l' "Bonveno"-diro vin mi dece dankas.
Por la rekompenco la bonvol' ne mankas.
Venas mi ne sola al la fest' solena:
jen la Petro Nigra kaj la sako plena!

ĉar mi estas justa, juste mi dividas ...
Ĉiu havos tion, kion li meritas;
al la diligenta donas mi donacon,
al malvigla membro – vergon kaj minacon.

PETRO NIGRA

Ĉiu estis bona. Vergon do vi kaŝu,
por donacon doni sub la arbon paŝu!
Al prestiĝo via tion nun vi ŝuldaa ...

MALJUNULO KRISTNASKA

Bone, Petro Nigra, pro vi mi indulgas.

(Li paŝas al la abio, demetas sian sakon, eksidas kaj malfermas la sakon. Petro Nigra staras apud li. La disdonado okazas laŭ numeroj aŭ adresoj de la pakaĵoj. La ricevonto mem devas iri por transpreni la donacon, ĉar per tio estas okazo por laŭdi aŭ riproĉi lin aŭ ŝin en ŝerca maniero. Petro Nigra poste haltigas la donaciton kaj en akompano de ŝercaj rimparoj ankaŭ li donacas avelon, bulbon, karoton aŭ ian ridvekan objekteton el sia sako.)
(Post disdonado de la donacoj)
Mia sak' malplenas ... Mi finis la taskon.
Ĝis revido, karaj – proksiman Kristnaskon!
Mi deziras al la verdstela frataro:
estu tre feliĉaj en la Nova Jaro!

PETRO NIGRA

Estu bona la Novjaro:
plimultiĝu la membraro,
havu sanon, forton, monon
mondkongreson, lingvokonon!
Vin evitu jenaj plagoj:
geedziĝoj, mortotagoj,
prezidanto lingve muta,
kursgvidanto nur balbuta,
grupa kaso deficita,
ambicio venĝospita,
libroŝranko ĉiam plena,
redaktoro reformema,
plialtigo de l' kotizo,
la problem' prl l' organizo,
mondmigrantoj dum kunsidoj,
politikaj cirkumcidoj.
Regu inter vi la Dio
sen diskut' pri l' religio.

(La fabelfiguroj foriras.)