Malafabla estas nordo... El la spaco malproksima Fluas al ŝtonoza bordo La glacia mar' senlima. Dormas la naturo morta... Neĝ' ... glacio ... kaj neniam Ĉesas blovi vento forta... Kvazaŭ regas tie ĉiam Frosto en la tuta mondo... Sed subite en silento Super griza plumba ondo, Tra malvarma frosta vento, Ekaŭdiĝas kri' de l' mevo... Jen ŝi flirtas en aero, Nekaptebla, kiel revo, Jen rapidas ŝi al tero, Jen en maro malaperas... Ŝi sopiras, ŝi suferas, -- Kaj per sia ploro-krio Kvazaŭ plendas ŝi al Dio... Min turmentas tiu plendo, -- Kaj sub bruo de la maro Mi rakontos pri legendo De la norda loĝantaro... * * * Tre antikva historio...En malvarma nord' sensuna Loĝis kun la familio Sur marbordo Velga juna. Ŝi tre amis nordan maron, Sed ankoraŭ pli ekamis Ŝi Irvaldon, la najbaron... Ŝia kor' pasie flamis Pri belulo tiu juna Kun rigardo tiel ĉarma, Kun hararo bukla, bruna, Kun ridet' karesa, varma... Fiŝojn estis li kaptanta En la mar', -- kaj ĉiufoje, Dum li estis forestanta, Velga sur la bord' malĝoje Lin atendis el la maro... Tamen frapis koro lia Ne por ŝi, sed por Sneggaro, La fratin' pli juna ŝia... * * * Koleregas vento norda,Ondon al la ond' pelante. Sur la roko apudborda Sidas Velga, sopirante. Ŝi rigardas en senliman Spacon maran malproksiman... En la kor' ŝi tremon sentas, Kaj la dubo ŝin turmentas... Pri Irvaldo ŝi ne timas: Estas lerta li, kuraĝa, Kaj en griza mar' sovaĝa Li danĝerojn malestimas... Tuj Irvaldon ŝi renkontos Kaj pri sia am' rakontos... Ĉu li, fine, ŝin komprenos? Ŝin karesos? ĉirkaŭprenos? .......... Jen senhejma mevo ploras, Super ondoj traflugante... Velga sidas, sopirante, -- Koro tremas kaj doloras!... * * * Kaj subite ondo maraLin elportis ... Kaj ekklamas Juna Velga: "Mia kara! Mi vin tiel arde amas!... Prenu min en domon vian!... Mi per kantoj vin ĝojigos, Naĝos maron ni glacian, Vivon vian mi dolĉigos". Sed Irvald' decide diris: "Mi ne amas vin, knabino, Ĉar kun via mi fratino Fianĉiĝis..." Tiuj vortoj Ŝin forvenkis ... de l' doloro Ŝi ekĝemis ... kaj sen fortoj Falis teren ŝi kun ploro... * * * Neafabla estas nordo...El la spaco malproksima Fluas al ŝtonoza bordo La glacia mar' senlima... Velga sin en maron ĵetis, Sed la ondoj ŝin formetis El la maro: ŝia morto Ne ekplaĉis al la sorto... Kaj Irvaldon ŝi deziras Pereigi ... Sed kolere En mallumo vento spiras, Maro muĝas senespere... "Kaj li estas forportita En ŝipeto disbatita Al sovaĝa insularo Meze de l' glacia maro..." Tiel Ĉarna profetanta Diris al Senggar' ploranta. Kaj al Ĉarna Velga kuras... Kaj al Velga ŝi murmuras: "Se Irvaldon vi deziras Liberigi de l' turmento, Naĝu al la okcidento... Sed al vi mi vere diras: Devas esti vi kuraĝa, Ĉar en via longa vojo Tra glacia mar' sovaĝa Vin atendas nur malĝojo... Alnaĝinte al insulo, Kie kuŝas la belulo, Vi plenumos vian devon Sed ... por ĉiam malaperos: Transformiĝos vi en mevon Kaj ĝis morto mem suferos... Vi, en mar' flugante, krios, Sopirante pri la sorto, -- Kaj Irvald' neniam scios, Kiu savis lin de l' morto..." Pala, kiel neĝ' unua, Staris Velga tremetanta, Malgajega kaj enua, Antaŭ Ĉarna profetanta, -- Kaj subite ŝi eldiris: "Nek suferoj, nek danĝero Min restigos sur la tero... Naĝos mi!" ... Kaj ŝi foriris... * * * Bruas, muĝas mar' sovaĝa,Koleregas vento norda... Velga forta kaj kuraĝa Naĝas en la spac' senborda, Naĝas al la okcidento... Ŝirmas larmoj la okulojn, Disbloviĝas laŭ la vento Ŝiaj densaj brunaj haroj... Ŝi laciĝis ... sed insulojn Vidas ŝi en ondoj maraj... La ŝipet' subite haltas: Ĝi la fundon maran tuŝas... Velga sur la bordon saltas... Antaŭ ŝi Irvaldo kuŝas, Pala, kiel mara ŝaŭmo, Pro malsato kaj malvarmo... "Ho, Irvaldo mia kara!..." Ŝi ekkriis ... kaj etendis Ŝi la brakojn ... kaj ... ekpendis En aero frosta mara: Ŝi fariĝis blanka mevo!... Kvazaŭ ia sorĉa revo, Flirtas ŝi en la aero... Jen rapidas ŝi al tero, Jen en maro malaperas... Ŝi sopiras, ŝi suferas, -- Kaj per sia ploro-krio Kvazaŭ plendas ŝi al Dio... Kaj Irvaldo reviviĝis: Per malforta man' ekmovis, Kaj ekspiris, kaj sidiĝis... Sed kompreni li ne povis, Kiu savis lin de l' morto... Super li la mevo krias, Ĝemas, plendas je la sorto, Kaj Irvaldo eĉ ne scias, Kiu -- ŝi, kaj kion krias... * * * Trankviliĝis brua vento,Maro estas tiel glata... Naĝas li al oriento, De la mev' akompanata... Glitas ŝi en la aero, Krias -- kantas pri sufero... Longe en la mar' brilanta Akompanis lin sur vojo Blanka mevo sopiranta, Kaj aŭdiĝis ia ĝojo En la krio ŝia larma... Malaperis la ŝipeto En la mara spac' malvarma, -- Sed malgranda blanka eto Longe tremis en aero... Ŝi aperas, malaperas... Kaj sopiras, kaj suferas Pro doloro, malespero, -- Kaj per sia ploro-krio Kvazaŭ plendas ŝi al Dio... |
Aero = air Afabla = kindly Akompani = to accompany Ami = to love Antikva = ancient Aperi = to appear Arda = white-hot Atendi = to wait for, expect Aŭdi = to hear Bati = to beat Bela = beautiful Blanka = white Blovi = to blow Bordo = shore Brako = arm Brili = to shine Bruna = brown Bruo = noise Buklo = curl Ĉarma = charming Ĉesi = to stop, cease Danĝero = danger Decidi = to decide Densa = thick, dense Devi = to have to Deziri = to desire Dio = god Diri = to say Dolĉa = sweet Doloro = pain Domo = house Dormi = to sleep Dubo = doubt Enua = apathetic Esperi = to hope Esti = to be Estimi = to respect Etendi = to extend Fali = to fall Familio = family Fari = to do, make Fianĉo = fiance Fino = end Fiŝo = a fish Flamo = flame Flirti = to flutter Flugi = to fly Flui = to flow Fojo = time, occurrence Formo = form Forta = strong Frapi = to strike, hit Frato = brother Frosto = bitter cold Fundo = bottom Gaja = merry Glacio = ice Glata = smooth Gliti = to slide Granda = large Griza = gray Ĝemi = to sigh Ĝoji = to rejoice Halti = to stop moving Haro = a hair Hejmo = home Historio = history Insulo = island Iri = to go Juna = young Ĵeti = to throw Kanti = to sing Kapti = to capture Kara = dear Karesi = to caress Klami = to cry out Knabo = boy Kolera = angry Kompreni = to understand Koro = heart Krii = to cry out, shout Kuraĝa = brave Kuri = to run Kuŝi = to lie (on something) Laca = tired Larmo = teardrop |
Legendo = legend Lerta = clever, competent Libera = free Limo = limit, border Loĝi = to live, reside Longa = long Lumo = light Mano = hand Maro = sea Meti = to put, place Mevo = seagull Mezo = middle Mondo = world Morto = death Movi = to move (something) Muĝi = to roar Murmuri = to murmur Naĝi = to swim Najbaro = neighbor Naturo = nature Neĝo = snow Nordo = north Okcidento = west Okulo = eye Ondo = wave Oriento = east Pala = pale Pasio = passion Peli = to drive Pendi = to hang Perei = to perish Plaĉi = to please Plendi = to complain Plenumi = to fulfill Plori = to cry tears Plumbo = lead Porti = to carry Povi = to be able Preni = to take Profeti = to prophecy Proksima = near Rakonti = to tell a tale Rapida = fast Regi = to rule Renkonti = to meet Resti = to remain Revo = (day)dream Ridi = to laugh Rigardi = to look (at) Roko = rock Salti = to jump Sata = satisfied, full Savi = to save Scii = to know, be aware of Senti = to feel Sidi = to sit Silenta = silent Sopiri = to yearn Sorĉi = to spell, ensorcel Sorto = fate Sovaĝa = wild Spaco = space Spiri = to breathe Stari = to stand Subita = sudden Suferi = to suffer Suno = sun Ŝaŭmo = foam Ŝipo = ship Ŝirmi = to shield Ŝtono = stone Tero = earth Timi = to fear Trankvila = calm Tremi = to tremble Turmenti = to torment Tuŝi = to touch Tuta = whole, entire Varma = hot Venki = to overcome Vento = wind Vera = true Vidi = to see Vivi = to live, be alive Vojo = way, road Vorto = word |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>