Latin-3
Malafabla estas nordo...
El la spaco malproksima
Fluas al ŝtonoza bordo
La glacia mar' senlima.
Dormas la naturo morta...
Neĝ' ... glacio ... kaj neniam
Ĉesas blovi vento forta...
Kvazaŭ regas tie ĉiam
Frosto en la tuta mondo...
Sed subite en silento
Super griza plumba ondo,
Tra malvarma frosta vento,
Ekaŭdiĝas kri' de l' mevo...
Jen ŝi flirtas en aero,
Nekaptebla, kiel revo,
Jen rapidas ŝi al tero,
Jen en maro malaperas...
Ŝi sopiras, ŝi suferas, --
Kaj per sia ploro-krio
Kvazaŭ plendas ŝi al Dio...
Min turmentas tiu plendo, --
Kaj sub bruo de la maro
Mi rakontos pri legendo
De la norda loĝantaro...

* * *

Tre antikva historio...
En malvarma nord' sensuna
Loĝis kun la familio
Sur marbordo Velga juna.
Ŝi tre amis nordan maron,
Sed ankoraŭ pli ekamis
Ŝi Irvaldon, la najbaron...
Ŝia kor' pasie flamis
Pri belulo tiu juna
Kun rigardo tiel ĉarma,
Kun hararo bukla, bruna,
Kun ridet' karesa, varma...
Fiŝojn estis li kaptanta
En la mar', -- kaj ĉiufoje,
Dum li estis forestanta,
Velga sur la bord' malĝoje
Lin atendis el la maro...
Tamen frapis koro lia
Ne por ŝi, sed por Sneggaro,
La fratin' pli juna ŝia...

* * *

Koleregas vento norda,
Ondon al la ond' pelante.
Sur la roko apudborda
Sidas Velga, sopirante.
Ŝi rigardas en senliman
Spacon maran malproksiman...
En la kor' ŝi tremon sentas,
Kaj la dubo ŝin turmentas...
Pri Irvaldo ŝi ne timas:
Estas lerta li, kuraĝa,
Kaj en griza mar' sovaĝa
Li danĝerojn malestimas...
Tuj Irvaldon ŝi renkontos
Kaj pri sia am' rakontos...
Ĉu li, fine, ŝin komprenos?
Ŝin karesos? ĉirkaŭprenos?
..........
Jen senhejma mevo ploras,
Super ondoj traflugante...
Velga sidas, sopirante, --
Koro tremas kaj doloras!...

* * *

Kaj subite ondo mara
Lin elportis ... Kaj ekklamas
Juna Velga: "Mia kara!
Mi vin tiel arde amas!...
Prenu min en domon vian!...
Mi per kantoj vin ĝojigos,
Naĝos maron ni glacian,
Vivon vian mi dolĉigos".
Sed Irvald' decide diris:
"Mi ne amas vin, knabino,
Ĉar kun via mi fratino
Fianĉiĝis..." Tiuj vortoj
Ŝin forvenkis ... de l' doloro
Ŝi ekĝemis ... kaj sen fortoj
Falis teren ŝi kun ploro...

* * *

Neafabla estas nordo...
El la spaco malproksima
Fluas al ŝtonoza bordo
La glacia mar' senlima...
Velga sin en maron ĵetis,
Sed la ondoj ŝin formetis
El la maro: ŝia morto
Ne ekplaĉis al la sorto...
Kaj Irvaldon ŝi deziras
Pereigi ... Sed kolere
En mallumo vento spiras,
Maro muĝas senespere...
"Kaj li estas forportita
En ŝipeto disbatita
Al sovaĝa insularo
Meze de l' glacia maro..."
Tiel Ĉarna profetanta
Diris al Senggar' ploranta.
Kaj al Ĉarna Velga kuras...
Kaj al Velga ŝi murmuras:
"Se Irvaldon vi deziras
Liberigi de l' turmento,
Naĝu al la okcidento...
Sed al vi mi vere diras:
Devas esti vi kuraĝa,
Ĉar en via longa vojo
Tra glacia mar' sovaĝa
Vin atendas nur malĝojo...
Alnaĝinte al insulo,
Kie kuŝas la belulo,
Vi plenumos vian devon
Sed ... por ĉiam malaperos:
Transformiĝos vi en mevon
Kaj ĝis morto mem suferos...
Vi, en mar' flugante, krios,
Sopirante pri la sorto, --
Kaj Irvald' neniam scios,
Kiu savis lin de l' morto..."
Pala, kiel neĝ' unua,
Staris Velga tremetanta,
Malgajega kaj enua,
Antaŭ Ĉarna profetanta, --
Kaj subite ŝi eldiris:
"Nek suferoj, nek danĝero
Min restigos sur la tero...
Naĝos mi!" ... Kaj ŝi foriris...

* * *

Bruas, muĝas mar' sovaĝa,
Koleregas vento norda...
Velga forta kaj kuraĝa
Naĝas en la spac' senborda,
Naĝas al la okcidento...
Ŝirmas larmoj la okulojn,
Disbloviĝas laŭ la vento
Ŝiaj densaj brunaj haroj...
Ŝi laciĝis ... sed insulojn
Vidas ŝi en ondoj maraj...
La ŝipet' subite haltas:
Ĝi la fundon maran tuŝas...
Velga sur la bordon saltas...
Antaŭ ŝi Irvaldo kuŝas,
Pala, kiel mara ŝaŭmo,
Pro malsato kaj malvarmo...
"Ho, Irvaldo mia kara!..."
Ŝi ekkriis ... kaj etendis
Ŝi la brakojn ... kaj ... ekpendis
En aero frosta mara:
Ŝi fariĝis blanka mevo!...
Kvazaŭ ia sorĉa revo,
Flirtas ŝi en la aero...
Jen rapidas ŝi al tero,
Jen en maro malaperas...
Ŝi sopiras, ŝi suferas, --
Kaj per sia ploro-krio
Kvazaŭ plendas ŝi al Dio...
Kaj Irvaldo reviviĝis:
Per malforta man' ekmovis,
Kaj ekspiris, kaj sidiĝis...
Sed kompreni li ne povis,
Kiu savis lin de l' morto...
Super li la mevo krias,
Ĝemas, plendas je la sorto,
Kaj Irvaldo eĉ ne scias,
Kiu -- ŝi, kaj kion krias...

* * *

Trankviliĝis brua vento,
Maro estas tiel glata...
Naĝas li al oriento,
De la mev' akompanata...
Glitas ŝi en la aero,
Krias -- kantas pri sufero...
Longe en la mar' brilanta
Akompanis lin sur vojo
Blanka mevo sopiranta,
Kaj aŭdiĝis ia ĝojo
En la krio ŝia larma...
Malaperis la ŝipeto
En la mara spac' malvarma, --
Sed malgranda blanka eto
Longe tremis en aero...
Ŝi aperas, malaperas...
Kaj sopiras, kaj suferas
Pro doloro, malespero, --
Kaj per sia ploro-krio
Kvazaŭ plendas ŝi al Dio...