Enkomputiligis Don HARLOW

Vok' al venĝo

de Didier AGBOLO

Aperis en Ondo da Vero 26, trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ho, kuraĝulo, leviĝu kaj zonu vian talion!
Memoru viajn gravajn agadojn liberigajn!
Ĉu larmojn vi ne vidas?
Ho! reĝo de Israelo, vi estas lumo, espero kaj helpo.
Leviĝu kaj rigardu ĉirkaŭen!
Eĉ preĝejoj kaj reĝejoj forpasis.
Nun nur iliajn ruinojn oni vidas.
Ĉu larmojn vi ne vidas?
Estas malfacile, estas netolereble.
Gravajn batalantojn oni mortigis,
Kaj jen la vidvinoj en funebraj vestoj!
Nur restas vi, jes, vi sola en la batalo.
La aliaj estas senpotencaj
Kaj kriadis al vi por venĝo.
Jen via spado, leviĝu!
Venĝu la faritan malbonon de la malamikoj!
Estas tre malfacile, jes, estas tre malfacile.
Sed por la venko esperas la popolo.