Enkomputiligis Don HARLOW

Vent' kun bosk' interparolas

de Taras ŜEVĈENKO

elukrajnigis Nadia ANDRIANOVA

Aperis en Paco, 4/89, p. 8


Vent' kun bosk' interparolas,
susuras kun lolo.
Flosas boat' en Danubo
laŭ la fluo sola.
Flosas boat', jam plenakva, --
neniu haltigas,
ĉar fiŝiston la rivero
delonge dronigis.
Flosas boat' bluan maron, --
la mar' ektempestis.
Ludis iom montoj-ondoj --
eĉ splitoj ne restis.