Verdaj karavanoj (Mikaelo BRONSxTEJN)

Enkomputiligis Don HARLOW

Verdaj karavanoj

de Mikaelo BRONŜTEJN

en Jen, denove..., Moskvo: Impeto, 1998, p. 13-14


Mi eltrinkis lastan gluton
El someraj rememoroj,
Kontraŭtristan kuracilon
Iluzian, multkoloran.
Kaj ekvibris malsereno
En etende vastaj horoj,
Kiam venis voko venta
De la verda karavan'.

  Verdaj karavanoj, verdaj karavanoj
  Migras ĉiujare al la verda land',
  Al sinceraj sentoj, al amikaj manoj,
  Prenu min hodiaŭ, verda karavan'.

Por la tempo trankviliga,
Por semajno multimpresa
Prenas min insul' espera
En la ŝtorma oceano.
La unikan verdan landon,
La insulon de l' Kongreso.
Trans la jaro, trans la vojo
Venos verda karavan'.

Mi forviŝos lantan larmon
Aŭ subitan pluvan guton
En angoro adiaŭa
Ĉe vespera vagonaro.
Prenis la kuranta tempo
La semajnon en minuton,
La minuton de l' feliĉo
En la longa, longa jar'.

1991